1 - Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:
2 - Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.
3 - Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?
4 - Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
5 - Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
6 - tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.
7 - Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:
8 - Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
9 - Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
10 - Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu:
11 - Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon.
12 - Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?
13 - Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
14 - Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
15 - Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.
16 - Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?
17 - Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon?
18 - Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
19 - Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:
20 - jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
21 - Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
22 - Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
23 - Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.
24 - Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.
25 - Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min.
26 - Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
27 - Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
28 - Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.
29 - Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie.
30 - Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;
31 - tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
32 - Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo.
33 - Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?
34 - Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn.
35 - Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero;
36 - kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
37 - Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
38 - Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
39 - Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.